Vladikavkaz

El e-kluboj.ru

Iri al: navigado, serĉi

по-русски: Владикавказ

informo pri la urbo/информация о городе

La centra strato de Vladikavkaz, Pac-avenuo („prospekt Mira“), okazejo de ĉiuj kulturaj eventoj, ankaŭ la Esperantistaj

Enhavo

E-klubo en Vladikavkaz

Organizita movado en la urbo mankas.

Fine de la 1990-aj jaroj estis grupo de studentoj en la loka ŝtata universitato, kiuj prezentis sin kiel „Societo Amikeco“ (i. a. en sia paĝaro, eble la unua kluba retpaĝo en la lando). El tiu grupo venis Vjaĉeslav Ivanov, nun loĝanta en Sankt-Peterburg.

Aktivuloj

Kontaktoj

Konciza historio de loka e-movado

Esperantistoj ekzistis en Vladikavkaz kiel regiona kultura centro ankoraŭ antaŭ la Oktobra Revolucio de 1917. Kiel informas i. a. Aleksandra Slusarenko en 1913, la loka klubo nomiĝis „Kazbek“ (laŭ la pli ol 5 mil metrojn alta montopinto videbla el la urbo), ĝi okazigis minimume kvinfoje kurson de Esperanto.

Tamen post la stalinismaj persekutoj organizita movado neniam reaperis, malgraŭ ke apartaj esperantistoj tie ja loĝis kaj loĝas.

Eventoj

Aktualaj

Pasintaj

Unu el la unuaj retpaĝoj pri Sud-Osetio ĉe la rethotelo chat.ru, southosetia.chat.ru, havis version tradukitan en Esperanto, unu el la rezultoj de aktivado de la grupo „Amikeco“ fine de 1990-aj.

Eksteraj ligoj